Rimedoj de SK estu utilaj al paco kaj stabileco de la Korea duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-11 19:44:41     Redaktoro:Xiong

Estas raporto ke, cele al la sesafoja nuklea eksperimento de Norda Koreio, Usono jam redaktis novan projekton de sankcioj, la 11an de ĉi monato prezentotan al la Sekureca Konsilio (SK) de UN por voĉdonado. Responde al tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, emfazis, ke Ĉinio konsentas, ke la Sekureca Konsilio donos pluan reagon, sed tiaj reago kaj rimedoj devas esti utilaj realigi sennukleigon de la Korea duoninsulo, defendi la pacon kaj stabilecon en la Korea duoninsulo kaj antaŭenpuŝi pacmaniere politikan solvon de la nuklea problemo de la Korea duoninsulo.

En la regula gazetara konferenco de la 11a de septembro Geng Shuang diris: "Ĉinio konsentas, ke la Sekureca Konsilio donos pluan reagon kaj alprenos necesajn rimedojn. Ni esperas, ke la membroj de la Sekureca Konsilio, surbaze de plena interkonsiliĝado, venos en akordon kaj ellasos la voĉon de unueco. La reago kaj rimedoj donitaj de la Sekureca Konsilio devas esti utilaj realigi sennukleigon de la Korea duoninsulo, defendi la pacon kaj stabilecon en la Korea duoninsulo kaj antaŭenpuŝi pacmaniere politikan solvon de la nuklea problemo de la Korea duoninsulo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin