Irako retenis 1 400 familianojn de fremdlandaj membroj de IŜ

(GMT+08:00) 2017-09-11 11:02:44     Redaktoro:Yu

Oficialulo el la iraka registaro diris dimanĉe, ke registara organo retenis proksimume 1 400 virinojn kaj infanojn, kiuj estas edzinoj aŭ infanoj de fremdlandaj membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, lastatempe en tendaro sude de la urbo Mosulo.

Iraka vicministro pri rifuĝintoj kaj enmigrintoj Jasim Al Attiyah dimenĉe diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la tendaro troviĝas en la urbeto Hamam al-Alil je proksimume 20 kilometroj sude de Mosulo. Ĉar multaj el ili jam perdis siajn originalajn identigajn dokumentojn, la sekurectrupoj identigas tiujn retenatojn por certigi iliajn ŝtatanecojn.

Jasim Al Attiyah diris, ke registara organo planas transigi ilin al pli bone sekurigita tendaro, kaj la ministerio pri rifuĝintoj kaj enmigrintoj liveris al ili manĝaĵojn kaj medicinan servon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin