KDPR: Usono pagos grandan koston por sankcioj

(GMT+08:00) 2017-09-11 11:31:45     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko lunde publikigis deklaron, dirante, ke se Usono puŝos la Sekurecan Konsilion de la UN adopti rezoluciojn de novaj sankcioj kontraŭ Pjongjango, la KDPR pagigos al ĝi respondan koston.

La deklaro publikigita per la Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke Usono intencas puŝi la Sekurecan Konsilion de la UN adopti rezolucion de novaj sankcioj kontraŭ la KDPR. Ĝi asertis, ke se rezolucio estos adoptita, la pluaj rimedoj prenotaj de la KDPR reduktos Usonon al senprecedenca embarasiĝo.

La deklaro diris, ke disvolvado de nukleaj armiloj estas rimedo de la KDPR por reteni la malamikan politikon kaj nuklean minacon de Usono kontraŭ Pjongjango, kaj tio estas memdefenda rimedo.

Estas raporto, ke Usono jam skizis projekton de nova rezolucio pri sankcioj kontraŭ la KDPR, kaj la Sekureca Konsilio de la UN lunde okazigos voĉdonon pri la projekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin