Merkel volas partopreni en solvado de nuklea problemo de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-11 13:27:30     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke la germana registaro volas rekte partopreni en solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj proponi modelon por solvi la iranan nuklean problemon.

Merkel diris en sia intervjuo kun germana ĵurnalo, ke ŝi tuj konsentis, kiam la internacia komunumo esperis, ke Germanio partoprenos en solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

Ŝi diris, ke en la solvado de la irana nuklea problemo, la ses potencaj landoj akiris bonan rezulton post longtempa interkonsiliĝo, kaj oni povas solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo laŭ la irana modelo. Ŝi aldonis, ke Germanio devas esti preta por la partopreno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin