Novaĵoj (Septembro 12)

(GMT+08:00) 2017-09-12 17:04:49     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ekspozicio montras progreson de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj; la Sekureca Konsilio de UN adoptis novajn sankciojn kontraŭ la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Ĝenevo inaŭguriĝis la Ekspozicio pri Ampleksa Konstruado de Modere Prospera Socio kaj Progreso de Homrajtaj Aferoj en Ĉinio. La ekspozicio estas okazigita sub la aŭspicioj de la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio kaj la ĉina misio al la oficejo de UN en Ĝenevo. Estas la unua fojo, ke Ĉinio okazigas ekspozicion pri homrajtaj aferoj dum la konferenco de la Homrajta Konsilio de UN. La inaŭguron ĉeestis pli ol 800 homoj, inkluzive de diverslandaj ambasadoroj kaj diplomatoj kaj estroj de internaciaj organizoj kaj neregistaraj organizoj.

Tiutage en Ĝenevo inaŭguriĝis la 36a Konferenco de la Homrajta Konsilio de UN. La ekspozicio amplekse montras la progreson de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj en multaj kampoj. Ĝi ankaŭ spegulas la kontribuon de Ĉinio por antaŭenigo de la afero de homaj rajtoj. Ĉina Radio Internacia organizis la ekspozicion.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj lunde unuanime adoptis rezolucion por enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pro ĝia nuklea provo en la 3a de septembro, celante importon de petrolo kaj eksporton de teksaĵoj.

La lunda rezolucio, la tria agado de la Sekureca Konsilio kontraŭ la azia lando en kvin semajnoj, malpliigas la totalan petrol-liveradon al la KDPR je ĉirkaŭ 30% per redukto de la liverado de gaso, dizeloleo kaj pezbrulaĵa oleo, kaj malpermesas la eksporton de ĉiuj teksaĵoj kun la valoro de 800 milionoj da usonaj dolaroj kaj monsendon de ĉirkaŭ 93 mil laboristoj de la KDPR el fremdaj landoj.

Nikki Haley, usona ambasadoro al UN, diris al la konsilio post la voĉdono, ke per la novaj rimedoj, 90% de la eksportado de la KDPR estas nun malpermesitaj.

Brita ambasadoro Matthew Rycroft diris, ke tio, kion la konsilio faris lunde, montris, ke la provoj de Pjongjango egalas la sekvojn.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, Liu Jieyi, kondamnis la nuklean provon, efektivigitan de la KDPR en la 3a de septembro, dirante, ke Ĉinio sin dediĉas al la sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Li urĝis la KDPR zorgi pri la aspiroj kaj volo de la internacia komunumo, observi la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio, sin deteni de ĉiaj misil-ĵetoj aŭ nukleaj provoj, kaj reveni al la vojo de sennukleigo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde matene, ke Ĉinio subtenas, ke la Sekureca Konsilo de Unuiĝintaj Nacioj prenu necesajn rimedojn kontraŭ la nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Geng diris, ke la rezolucio reflektas la unuaniman sintenon de membroj de la Sekureca Konsilio pri konservo de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo kaj en la regiono, antaŭenigante la sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj subtenante internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo. Li diris, ke la rezolucio postulas pacan solvadon per diplomatiaj kaj politikaj rimedoj, apogas la rekomencon de sespartia intertraktado kaj akcentas rimedojn por mildigi streĉecon sur la duoninsulo. La ĉina flanko esperas, ke ĉi tiu rezolucio estos efektivigita amplekse kaj komplete. Geng aldonis, ke kiel najbaro de la Korea Duoninsulo, Ĉinio atenteme observas la situacion. La firma starpunkto de Ĉinio estas sennukleigi la Korean Duoninsulon, konservi pacon kaj stabilecon tie kaj solvi problemojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Kyung-wha Kang, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj, diris lunde, ke la sud-korea registaro persistas en sennukleigo de la Korea Duoninsulo en paca maniero. Ŝi samtempe konfesis, ke la nuklea problemo estas la plej granda defio por Sud-Koreio dum longa periodo.

Kang diris en gazetara konferenco de fremdlandaj raportistoj, ke de post enoficiĝo de prezidento Moon Jae-in la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo ankoraŭ estas la plej granda defio por la registaro.

Ŝi diris, ke la sud-korea registaro plu klopodos por pace realigi sennukleiĝon de la Korea Duoninsulo. Tio ankaŭ estas komuna celo de la internacia komunumo. Sud-Koreio firme antaŭenpuŝos la procezon per pacienco kaj penado kaj fidas pri la komuna defendo kaj la deadmona forto de Sud-Koreio kaj Usono.

Gazetara servo de rusa prezidento lunde publikigis bultenon, dirante, ke rusa prezidento Vladimir Putin telefone diskutis kun germana ĉefministro Angela Merkel pri la situacio en la Korea Duoninsulo tiutage laŭ interkonsento, kaj ambaŭ flankoj emfazis solvadon de la duoninsula krizo per intertraktado.

La bulteno diris, ke la du gvidantoj firme kondamnis la provokon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kontraŭ la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN, dirante, ke tiaj agoj de la KDPR malobservis la Traktaton pri Nuklea Ne-disvastigo kaj konsistigis gravan minacon al paco kaj stabileco de la regiono. Ili reasertis, ke la krizo de la duoninsulo povas esti solvita nur per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj rekomenco de ĉiuj rilataj intertraktadoj. Ili konsentis, ke iliaj landoj diskutos plu pri tiu demando sur la nivelo de ministro pri eksterlandaj aferoj.

La perua registaro lunde anoncis, ke ĝi postulas, ke la ambasadoro de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) foiru el Peruo ene de kvin tagoj, ĉar Pjongjango fojfoje kondukis nuklean provon, ignorante rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN.

La perua Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis komunikaĵon, dirante, ke la perua registaro faris la decidon pro tio, ke la KDPR kelkfoje malobservis rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj tute ignoris la voĉon de la internacia komunumo, kiu postulas, ke ĝi plenumu sian internacian devon, respektu internacian leĝon kaj komplete rezignu nuklean planon en kontrolebla maniero.

La Sekureca Konsilio lunde kondamnis per la plej fortaj vortoj la abomenindan kaj malkuraĝan teroristan atakon en Sinajo de Egiptio, kiu mortigis almenaŭ 18 policanojn.

La Sekureca Konsilio diris en gazetara deklaro, ke membroj de la konsilio esprimas sian plej profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la egipta registaro kaj deziras rapidan kaj plenan resaniĝon al la vunditoj.

Membroj de la konsilio emfazas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj terorismaj agoj al justeco kaj urĝas ĉiujn membroŝtatojn de UN kunlabori kun la egipta registaro kaj ĉiuj aliaj rilataj aŭtoritatoj tiurilate.

La palestina prezidento Mahmoud Abbas lunde ricevis leteron kun signaturoj de miliono da palestinanoj, plejparte studentoj. Ili petis la prezidenton transdoni la leteron al ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres en ilia renkontiĝo venontsemajne dum sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko.

La letero transdonita al Abbas fare de Walid Assaf, estro de la Komitato de Opono kontraŭ Muro kaj Setlejo, dum ilia renkontiĝo en la prezidentejo en la cisjordania urbo Ramallah, alvokas fini israelan okupacion kaj klopodi por fondi sendependan palestinan ŝtaton.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin