Ĉinio volas teni interkonsiliĝon kun Barato por ties pilgrimantoj

(GMT+08:00) 2017-09-12 20:38:46     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 12a de septembro Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio atribuas gravecon al la popola interkomunikiĝo kaj la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Barato kaj volas teni interkonsiliĝon kun Barato rilate tion, ke ties oficialaj budhistaj piuloj vizitas Ĉinion por fari pilgrimadon.

Ĉi-jare junie barataj trupoj transpasis la landlimon ĉe la sekcio de Sikimo en la teritorion de Ĉinio, kio kaŭzis streĉiĝon de la limregiono. Ĉinio, konsidere sekurecon, provizore nuligis la aranĝon, laŭ kiu barataj budhistaj piuloj povus transpasi la pasejon Nathula kaj eniri en Ĉinio por fari pilgrimadon. Kaj nun la problemo jam solviĝis. Ĉinio atribuas gravecon al la popola interkomunikiĝo kaj la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Barato kaj volas teni interkonsiliĝon kun Barato rilate tion, ke ties oficialaj budhistaj piuloj vizitas Ĉinion por fari pilgrimadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin