Sekureca Konsilio de UN adoptis novajn sankciojn kontraŭ KDPR

(GMT+08:00) 2017-09-12 14:41:43     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde unuanime adoptis rezolucion por enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pro ĝia nuklea provo en la 3a de septembro, celante importon de petrolo kaj eksporton de teksaĵoj.

La lunda rezolucio, la tria agado de la Sekureca Konsilio kontraŭ la azia lando en kvin semajnoj, malpliigas la totalan petrol-liveradon al la KDPR je ĉirkaŭ 30% per redukto de la liverado de gaso, dizeloleo kaj pezbrulaĵa oleo, kaj malpermesas la eksporton de ĉiuj teksaĵoj kun la valoro de 800 milionoj da usonaj dolaroj kaj monsendon de ĉirkaŭ 93 mil laboristoj de la KDPR el fremdaj landoj.

Nikki Haley, usona ambasadoro al la UN, diris al la konsilio post la voĉdono, ke per la novaj rimedoj, 90% de la eksportado de la KDPR estas nun malpermesitaj.

Brita ambasadoro Matthew Rycroft diris, ke tio, kion la konsilio faris lunde, montris, ke la provoj de Pjongjango egalas la sekvojn.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Liu Jieyi, kondamnis la nuklean provon, efektivigitan de la KDPR en la 3a de septembro, dirante, ke Ĉinio sin dediĉas al la sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Li urĝis la KDPR zorgi pri la aspiroj kaj volo de la internacia komunumo, observi la rezoluciojn de la Sekurec-Konsilio, sin deteni de ĉiaj misil-ĵetoj aŭ nukleaj provoj, kaj reveni al la vojo de sennukleigo. Li rimarkigis, ke la lunda rezolucio ankaŭ reasertis la bezonon konservi pacon kaj sekurecon en la Korea Duoninsulo kaj Nordorient-Azio, solvi la aferon pace, rekomenci la sespartian intertraktadon kaj mildigi streĉecon sur la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin