Ĉinio apogas rezolucion de Sekureca Konsilio de UN kontraŭ KDPR

(GMT+08:00) 2017-09-12 14:42:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde matene, ke Ĉinio subtenas, ke la Sekureca Konsilo de la Unuiĝintaj Nacioj prenu necesajn rimedojn kontraŭ la nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La Sekureca Konsilio de la UN lunde unuanime adoptis rezolucion por enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la KDPR pri ĝia nuklea provo en la 3a de septembro.

Geng diris, ke la rezolucio reflektas la unuaniman sintenon de membroj de la Sekureca Konsilio pri konservo de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo kaj en la regiono, antaŭenigante la sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj subtenante internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo. Li diris, ke la rezolucio postulas pacan solvadon per diplomatiaj kaj politikaj rimedoj, apogas la rekomencon de sespartia intertraktado kaj akcentas rimedojn por mildigi streĉecon sur la duoninsulo. La ĉina flanko esperas, ke ĉi tiu rezolucio estos efektivigita amplekse kaj komplete. Geng aldonis, ke kiel najbaro de la Korea Duoninsulo, Ĉinio atenteme observas la situacion. La firma starpunkto de Ĉinio estas sennukleigi la Korean Duoninsulon, konservi pacon kaj stabilecon tie kaj solvi problemojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin