Rusa prezidento kaj germana ĉefministro diskutis pri situacio en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-12 14:43:50     Redaktoro:Yu

Gazetara servo de rusa prezidento lunde publikigis bultenon, dirante, ke rusa prezidento Vladimir Putin telefone diskutis kun germana ĉefministro Angela Merkel pri la situacio en la Korea Duoninsulo tiutage laŭ interkonsento, kaj ambaŭ flankoj emfazis solvadon de la duoninsula krizo per intertraktado.

La bulteno diris, ke la du gvidantoj firme kondamnis la provokon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kontraŭ la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN, dirante, ke tiaj agoj de la KDPR malobservis la Traktaton pri Nuklea Ne-disvastigo kaj konsistigis gravan minacon al paco kaj stabileco de la regiono. Ili reasertis, ke la krizo de la duoninsulo povas esti solvita nur per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj rekomenco de ĉiuj rilataj intertraktadoj. Ili konsentis, ke iliaj landoj diskutos plu pri tiu demando sur la nivelo de ministro pri eksterlandaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin