Peruo postulas foriron de ambasadoro de KDPR ene de kvin tagoj

(GMT+08:00) 2017-09-12 14:44:42     Redaktoro:Yu

La perua registaro lunde anoncis, ke ĝi postulas, ke la ambasadoro de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) foiru el Peruo ene de kvin tagoj, ĉar Pjongjango fojfoje kondukis nuklean provon, ignorante rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN.

La perua Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis komunikaĵon, dirante, ke la perua registaro faris la decidon pro tio, ke la KDPR kelkfoje malobservis rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj tute ignoris la voĉon de la internacia komunumo, kiu postulas, ke ĝi plenumu sian internacian devon, respektu internacian leĝon kaj komplete rezignu nuklean planon en kontrolebla maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin