Sekureca Konsilio de UN kondamnas teroristan atakon en Sinajo

(GMT+08:00) 2017-09-12 14:45:57     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio lunde kondamnis per la plej fortaj vortoj la abomenindan kaj malkuraĝan teroristan atakon en Sinajo de Egiptio, kiu mortigis almenaŭ 18 policanojn.

La Sekureca Konsilio diris en gazetara deklaro, ke membroj de la konsilio esprimas sian plej profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la egipta registaro kaj deziras rapidan kaj plenan resaniĝon al la vunditoj.

Membroj de la konsilio emfazas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj terorismaj agoj al justeco kaj urĝas ĉiujn membroŝtatojn de la UN kunlabori kun la egipta registaro kaj ĉiuj aliaj rilataj aŭtoritatoj tiurilate. Ili reasertas, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco, kaj ke ajna terorisma ago estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro ia ajn motivo kaj en iu ajn loko kaj tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin