Sud-Koreio persistas en sennukleigo de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-12 10:38:31     Redaktoro:Pluveta

Kyung-wha Kang, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj, diris lunde, ke la sud-korea registaro persistas en sennukleigo de la Korea Duoninsulo en paca maniero. Ŝi samtempe konfesis, ke la nuklea problemo estas la plej granda defio por Sud-Koreio dum longa periodo.

Kang diris en gazetara konferenco de fremdlandaj raportistoj, ke de post enoficiĝo de prezidento Moon Jae-in la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo ankoraŭ estas la plej granda defio por la registaro.

Ŝi diris, ke la sud-korea registaro plu klopodos por pace realigi sennukleiĝon de la Korea Duoninsulo. Tio ankaŭ estas komuna celo de la internacia komunumo. Sud-Koreio firme antaŭenpuŝos la procezon per pacienco kaj penado kaj fidas pri la komuna defendo kaj la deadmona forto de Sud-Koreio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin