En Ĝenevo inaŭguriĝis ekspozicio pri homrajtaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-09-12 10:59:16     Redaktoro:Pluveta

Lunde en Ĝenevo inaŭguriĝis la Ekspozicio pri Ampleksa Konstruado de Modere Prospera Socio kaj Progreso de Homrajtaj Aferoj en Ĉinio. La ekspozicio estas okazigita sub la aŭspicioj de la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio kaj la ĉina misio al la oficejo de la UN en Ĝenevo. Estas la unua fojo, ke Ĉinio okazigas ekspozicion pri homrajtaj aferoj dum la konferenco de la Homrajta Konsilio de la UN. La inaŭguron ĉeestis pli ol 800 homoj, inkluzive de diverslandaj ambasadoroj kaj diplomatoj kaj estroj de internaciaj organizoj kaj neregistaraj organizoj.

Tiutage en Ĝenevo inaŭguriĝis la 36a Konferenco de la Homrajta Konsilio de la UN. La ekspozicio amplekse montras la progreson de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj en multaj kampoj. Ĝi ankaŭ spegulas la kontribuon de Ĉinio por antaŭenigo de la afero de homaj rajtoj. Ĉina Radio Internacia organizis la ekspozicion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin