Novaĵoj (Septembro 13)

(GMT+08:00) 2017-09-13 16:20:16     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto esperas pli grandan disvolviĝon de tutmonda turismo; la KDPR kondamnas novan rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 22a Ĝenerala Asembleo de la Monda Turisma Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malfermiĝis merkrede en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu.

Prezidanto Xi diris, ke la Monda Turisma Organizo de UN ludas pozitivan rolon por akceli tutmondan turisman disvolviĝon kaj plifortigi internacian kunlaboron pri turismo. Ĉinio esperas, ke ĉiuj landoj prenos ĉi tiun kunvenon kiel oportunon kaj kune laboros por realigi pli grandan disvolviĝon de tutmonda turismo.

Xi nomis turismon grava kanalo de komunikado inter malsamaj landoj kaj kulturoj, efika ilo por krei ekonomian kreskon kaj laborpostenojn, kaj grava industrio por plibonigi la vivon de homoj. Xi diris, ke Ĉinio alte taksas turismon, kiu okupas pli ol 10% de la nacia ekonomio kaj dungado. Xi taksis, ke ĉinaj turistoj faros 700 milionojn da vojaĝoj en la venontaj kvin jaroj. Ĉinio kun longa historio, riĉa kulturo, belaj scenoj kaj diversaj popolaj kutimoj varme bonvenigas fremdlandajn turistojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede emfazis la gravecon de kunlaboro en disvolvado de la monda turismo, dirante, ke Ĉinio ludos konstrueman rolon por realigi daŭripovan kreskon en la kampo.

Marde en sia gratula letero al la fondkunveno de la Monda Turisma Alianco, Li emfazis la gravecon de turismo, kiu kontribuas por stimuli konsumon kaj dungadon, subteni ekonomian kreskon kaj faciligi interŝanĝojn inter landoj. Li diris, ke li kredas, ke la Monda Turisma Alianco helpos krei novan platformon kaj novajn ŝancojn por daŭripova disvolvado de la sektoro.

Ĉefministro Li diris marde, ke ĉiuj landoj devas subteni multflankan komercan regularon kaj sin dediĉi al ekonomia tutmondiĝo por la kresko de la monda ekonomio.

Li faris la komenton, kiam li prezidis la duan rondtablan kunvenon de ĉina ĉefministro kaj estroj de ses gravaj internaciaj ekonomiaj institucioj en Pekino.

La fremdaj altranguloj estas prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado Angel Gurria kaj prezidanto de la Komitato de Financa Stabileco Mark Carney.

Li diris, ke la renormaliĝo de la monda ekonomio restas malforta kaj neekvilibra. Tio ĉi postulas, ke ĉiuj landoj agu en la spirito de partnereco kaj kunlaboro por rekomendi multflankismon. Li rimarkigis, ke por disvastigi la profitojn de kresko pli juste inter landoj kaj komunumoj, ĉiuj landoj devas prioritatigi dungadon, krei pli da bonaj laborŝancoj, kaj fari la asignaĵojn de sociala sekureco pli justaj kaj daŭrigeblaj por redukti malriĉecon kaj neegalecon.

La ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio akordigas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj ankaŭ la evoluigaj strategioj de aliaj landoj por realigi komunan kreskon kaj prosperon. Li aldonis, ke substreki liberan komercon estas efika rimedo por trakti la malfortan mondan ekonomion. La multflanka komerca reĝimo de la Monda Organizo pri Komerco devas esti respektata kaj protektata, ĉar tio estas tre grava por la stabileco de la tutmonda ekonomia ordo.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli proponis, ke Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj profundigu kunlaboron en industria produktkapablo kaj komerco.

Zhang faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la 14a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, titolita "Kunkonstrui la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento, Akceli Regionan Ekonomian Integriĝon per Turismo".

Zhang diris, ke ĉinaj ekipaĵoj estas malmultekostaj kaj altefikaj, kaj Ĉinio havas avantaĝojn en teknologio, trejnado kaj financado, kio ebligas al Ĉinio kaj la membroj de la asocio nutri novajn komparajn avantaĝojn kaj krei novan spacon por ekonomia kresko. Ĉinio volas kunigi la manojn kun la asocio por efektivigi industrian kunlaboron en la kampoj de pura energio, moderna komunikado, cemento, elektroenergio kaj ŝtalo.

Ĉinio esperas subskribi pli da interkonsentoj kun la sudorient-aziaj landoj en valutaj interŝanĝoj kaj investado, vastigante la uzon de juana kontreguligo, kaj gvidante kapitalon de ambaŭ flankoj en projektojn de la Zono kaj Vojo.

Zhang ankaŭ postulis plenan efektivigon de protokolo, subskribita en 2015, pri ĝisdatigo de liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj la asocio. Zhang aldonis, ke Ĉinio volas grandigi la importon el la sudorient-aziaj landoj kaj bonvenigas ilin ĉeesti la 1an Ĉinan Internacian Import-Ekspozicion, kiu okazos en 2018.

Marde post vizito al Jamajko, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson en Vaŝingtono de Usono.

Yang montris, ke subteni bonan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj estas la komuna deziro de la internacia komunumo. Sub la gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump, la rilatoj inter la du landoj akiris gravan kaj pozitivan disvolviĝon. Ĉinio kaj Usono devas serioze efektivigi la konsentojn de la du ŝtatestroj, respekti kaj profitigi unu la alian, fokusiĝi pri kunlaboro kaj regi malkonsentojn por certigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Tillerson diris, ke Usono volas antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn kune kun Ĉinio. Prezidento Trump tre atendas sian viziton al Ĉinio por komuna planado pri la estonteco de la duflankaj rilatoj kun prezidanto Xi.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede matene kondamnis kaj kategorie malakceptis la novan rezolucion de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kiu postulis ekstrajn sankciojn kontraŭ la nuklea provo de la lando en la 3a de septembro.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris en deklaro, ke la rezolucio 2375 de la Sekureca Konsilio estis fabrikita de Usono per ĉiaj malestimindaj kaj malvirtaj rimedoj kaj metodoj.

La Sekureca Konsilio adoptis novan rezolucion por efektivigi ekstrajn sankciojn kontraŭ la KDPR, inkluzive limigi ĝian importadon de krudaj kaj rafinitaj oleoj, restrikti ĝian eksportadon de teksaĵoj kaj malpermesi al eksterlandaj firmaoj dungi civitanojn de la KDPR.

Marde posttagmeze en la stabejo de UN en Nov-Jorko inaŭguriĝis la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. La sesio havas la temon Fokusiĝi pri Homoj: Strebi por Paco kaj Deca Vivo al Ĉiuj sur la Daŭripova Planedo.

Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo, diris en la malferma ceremonio, ke en la servoperiodo la Ĝenerala Asembleo klopodos en tri kampoj, nome homoj en la centro de la laboro, ekvilibro de interesoj, kvalito kaj travidebleco de laboro. Li ankaŭ emfazis profundigon de la reformo de UN por ke ĝi fariĝu la loko plibeligonta la mondon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin