Usona prezidento Trump vizitos Ĉinion ene de la jaro

(GMT+08:00) 2017-09-13 18:27:44     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke iom pli frue la ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun la usona ŝtata sekretario Rex Tillerson. Yang Jiechi informis ke, invitite de prezidanto Xi Jinping, la usona prezidento Donald Trump faros ofician viziton al Ĉinio ene de la kuranta jaro.

Estas raporto de alilanda amaskomunikilo, ke la usona prezidento vizitos Ĉinion en novembro de ĉi jaro. En la regula gazetara konferenco de la 13a de septembro, demandite pri la informo, Geng Shuang respondis:

"La 12an de septembro, post kiam Yang Jiechi vizitis Jamajkon, li transitis tra Vaŝingtono, Usono. Dume li intervidiĝis kun la usona ŝtata sekretario Rex Tillerson. Yang Jiechi informis ke, invitite de prezidanto Xi Jinping, la usona prezidento Donald Trump faros ofician viziton al Ĉinio ene de la kuranta jaro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin