Ĉinaj voĉo, projekto kaj saĝo estas rekonataj inter la nacioj

(GMT+08:00) 2017-09-13 19:28:29     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 13a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉinaj voĉo, projekto kaj saĝo nun estas komprenitaj, subtenitaj kaj diseĥitaj de pli kaj pli da landoj, kaj ili estas fariĝantaj en ĝeneralan koncepton de la internacia komunumo.

Estas raporto, ke la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, ĵus fermita, konsentis enskribi la principon "ĝenerala konsultiĝo, kuna konstruado kaj komuna ĝuado", proponita de Ĉinio, en la rezolucion. Por tio Geng Shuang komentis:

"'Ĝenerala konsultiĝo, kuna konstruado kaj komuna ĝuado' estas gvida principo de kunlaboro en la iniciato 'unu zono kaj unu vojo', lanĉita de Ĉinio, kaj grava ĝenerala koncepto formiĝinta en la konstruado de 'unu zono kaj unu vojo', vaste akceptita kaj aktive eĥita de la internacia komunumo. Tiu ĉi principo reliefigas tion, ke ĉiuj partioj devas kune konsultiĝi, kune entrepreni kaj kune sin kovri per bono, kaj en tio evidentiĝas la ideo: egaleco, kunlaboro kaj kungajno. Do tiu ĉi principo havas gravan kaj aktualan signifon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin