Ĉina prezidanto esperas pli grandan disvolviĝon de tutmonda turismo

(GMT+08:00) 2017-09-13 13:25:53     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 22a Ĝenerala Asembleo de la Monda Turisma Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu malfermiĝis merkrede en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu.

Prezidanto Xi diris, ke la Monda Turisma Organizo de la UN ludas pozitivan rolon por akceli tutmondan turisman disvolviĝon kaj plifortigi internacian kunlaboron pri turismo. Ĉinio esperas, ke ĉiuj landoj prenos ĉi tiun kunvenon kiel oportunon kaj laboros kune por realigi pli grandan disvolviĝon de tutmonda turismo.

Xi nomis turismon grava kanalo de komunikado inter malsamaj landoj kaj kulturoj, efika ilo por krei ekonomian kreskon kaj laborpostenojn, kaj grava industrio por plibonigi la vivon de homoj. Xi diris, ke Ĉinio alte taksas turismon, kiu okupas pli ol 10% de la nacia ekonomio kaj dungado. Xi taksis, ke ĉinaj turistoj faros 700 milionojn da vojaĝoj en la venontaj kvin jaroj. Ĉinio kun longa historio, riĉa kulturo, belaj scenoj kaj diversaj popolaj kutimoj varme bonvenigas fremdlandajn turistojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin