KDPR kondamnas novan rezolucion de Sekureca Konsilio de UN

(GMT+08:00) 2017-09-13 13:59:38     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede matene kondamnis kaj kategorie malakceptis la novan rezolucion de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu postulis ekstrajn sankciojn kontraŭ nuklea provo de la lando en la 3a de septembro.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris en deklaro, ke la rezolucio 2375 de la Sekureca Konsilio estis fabrikita de Usono per ĉiaj malestimindaj kaj malvirtaj rimedoj kaj metodoj.

La Sekureca Konsilio adoptis novan rezolucion por efektivigi ekstrajn sankciojn kontraŭ la KDPR, inkluzive limigi ĝian importadon de krudaj kaj rafinitaj oleoj, restrikti ĝian eksportadon de teksaĵoj kaj malpermesi al eksterlandaj firmaoj dungi civitanojn de la KDPR.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke la sankcioj kontraŭ la KDPR estis nur iom malgranda paŝo kaj nekomparebla kun kio finfine okazos.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke la rezolucio alvokas por paca solvado per diplomatiaj kaj politikaj rimedoj, apogas la rekomencon de ses-partia intertraktado kaj substrekas rimedojn por mildigo de streĉeco en la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin