Inaŭguriĝis 72a Sesio de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2017-09-13 11:20:16     Redaktoro:Pluveta

Marde posttagmeze en la stabejo de la UN en Nov-Jorko inaŭguriĝis la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN. La sesio havas la temon Fokusiĝi pri Homoj: Strebi por Paco kaj Deca Vivo al Ĉiuj sur la Daŭripova Planedo.

Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo, diris en la malferma ceremonio, ke en la servoperiodo la Ĝenerala Asemble klopodos en tri kampoj, homoj en la centro de la laboro, ekvilibro de interesoj, kvalito kaj travidebleco de laboro. Li ankaŭ emfazis profundigon de la reformo de la UN por ke ĝi fariĝu la loko plibeligonta la mondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin