Ĉinio substrekas komunan klopodon por solvado de demando de Korea Dunoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-14 11:14:39     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito diris merkrede, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kondukis nuklean provon en la 3a de septembro spite al fojfoja malkonsilo de la internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio, kio ŝokis la reĝimon pri nuklea ne-disvastigo, serioze malobservis rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj ĝeneralan volon de la internacia komunumo, plialtigis streĉecon sur la Korea Duoninsulo kaj rompis pacon kaj stabilecon de la regiono, kaj la ĉina flanko jam publikigis deklaron, manifestante firman oponon kontraŭ kaj principan starpunkton pri la nuklea provo.

Shi Zhongjun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno, faris la rimarkojn en kunveno de la direkcio de Internacia Atom-Energia Agentejo. Li diris, ke Ĉinio forte urĝas la KDPR serioze konsideri la firman volon de la internacia komunumo pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo, efektive observi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN, haltigi erarajn agojn, kiuj povas malbonigi la situacion kaj ne konformas al interesoj de la lando, kaj reveni al la vojo de dialogo. Shi akcentis, ke la firma starpunkto de Ĉinio estas senukleigi la Korean Duoninsulon, defendi la reĝimon de nuklea ne-disvastigo kaj konservi pacon kaj stabilecon de Nordorient-Azio. Li aldonis, ke Ĉinio ne estas rekte koncernata partio de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, tamen ĝi ĉiam senlace klopodas por atingi la celon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin