Aeratako de internacia koalicio mortigis 22 civilulojn en Sirio

(GMT+08:00) 2017-09-14 11:47:51     Redaktoro:Yu

La internacia koalicio gvidata de Usono merkrede lanĉis aeratakojn al celoj en Sirio, kaj 22 civiluloj estis mortigitaj.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke la internacia koalicio efektivigis aeratakojn al loĝkvartalo de la norda urbo Ar Raqqah kaj la norda regiono de la orienta provinco Deir ez-Zor, kaj 22 civiluloj estis mortigitaj en la du lokoj.

En la lastaj kelkaj monatoj, la internacia koalicio kelkfoje efektivigis aeratakojn al celoj en Sirio, kaj kelkcent civiluloj estis mortigitaj.

En septembro de 2014, Usono kaj aliaj landoj formis internacian koalicion por efektivigi aeratakojn al celoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio kaj Irako. La siria registaro opiniis, ke la agado de la koalicio ne estis rajtigita de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj kondamnis la aeratakojn, kiuj mortigis kaj vundis grandan nombron da civiluloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin