Palestina Liberiga Organizo alvokas protekti palestinanojn

(GMT+08:00) 2017-09-14 13:57:53     Redaktoro:Yu

La Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo publikigis deklaron merkrede vespere post kunveno, vokanate al la internacia komunumo protekti palestinajn civitanojn sur la teritorio okupata de Israelo.

La kunveno prezidata de palestina prezidento Mahmoud Abbas diskutis pri lastatempa starpunkto de Palestino pri internaj kaj eksteraj aferoj. La deklaro postulas, ke la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj institucioj, precipe la Sekureca Konsilio, prenu sur sin la respondecon protekti la viktimojn de israela ŝtata terorismo.

La Plenuma Komitato akcentis en la deklaro, ke la palestina flanko tute malakceptas iun ajn transiran solvon por palestina-israela pacprocezo, inkluzive de starigo de ŝtato kun provizoraj landlimoj, du reĝimoj en unu ŝtato, kaj aŭtonomeco por Palestino, ĉar tiuj proponoj povas nur pliigi la israekan okupadon sur la palestina teritorio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin