Ĉina ŝtatkonsilanto diskutis pri duflankaj rilatoj kun usonaj altranguloj

(GMT+08:00) 2017-09-14 11:45:00     Redaktoro:Pluveta

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Herbert Raymond McMaster, usona konsilisto pri nacia sekureco, kaj Jared Kushner, altranga konsilisto de la prezidento Donald Trump, merkrede en la Blanka Domo por antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Ili konsentis plifortigi komunikadon sur ĉiuj niveloj, grandigi kunlaboron, bone prepari por la ŝtata vizito de Trump al Ĉinio en ĉi tiu jaro laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Yang faris oficialan viziton al Jamajko dimanĉe kaj lunde kaj renkontiĝis kun la usona ŝtatsekretario Rex Tillerson marde, kiam li haltis en Vaŝingtono. Li faros oficialan viziton al Hispanio ĵaŭde kaj vendrede laŭ la invito de la hispana registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin