Novaĵoj (Septembro 15)

(GMT+08:00) 2017-09-15 17:30:35     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron al Ĉina Kvalit-konferenco; La Sekureca Konsilio de la UN okazigos urĝan kunvenon pri freŝa misil-ĵeto de la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ĉina Kvalit-Konferenco, kiu malfermiĝis vendrede en Ŝanhajo.

Xi diris, ke la konferenco celas antaŭenigi internacian kunlaboron pri kvalito, kiu estas enkoRpiĝo de la laboro kaj saĝo de homoj kaj reflektas la aspiron de la homaro al bela vivo. Li diris, ke la ĉina nacio delonge donas grandan gravecon al kvalito. Antaŭ miloj da jaroj la ĉinaj produktoj de delikataj silkaĵoj kaj rafinitaj porcelanaĵoj estis transportitaj al freMdaj landoj, kaj tio forte akcelis interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj.

Xi aldonis, ke li esperas, ke la ĉeestantoj de la konferenco diskutos pri internacia tendenco de kvalito kaj dividOS spertojn el kvalitadministrado por akceli la ekonomian kreskon kaj plibonigi la vivtenadon de homoj.

Ĉinio ĵaŭde gratulis Halimah Yacob pro ŝia elektiĝo kiel la nova prezidento de Singapuro.

La parlamenta eksprezidanto Halimah Yacob estis deklarita merkrede kiel la oka prezidento de la lando kaj la unua prezidentino.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Singapuro, grava membro de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Hua diris, ke Ĉinio volas labori kun Singapuro por disvolvi la partnerecon de ampleksa kunlaboro konforme al la epoko.

La eksa prezidento Tony Tan Keng Yam finis sian ses-jaran oficperiodon en la fino de aŭgusto, kaj ekde tiam prezidanto de la Konsilio de Prezidentaj Konsilantoj Joseph Yuvaraj Pillay servis kiel aganta prezidento.

Fakulo pri homaj rajtoj el la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde urĝis la internacian komunumon fari la rajton pri disvolvado realaĵon de ĉiuj, avertante, ke la rajto pri disvolvado estas for de universala agnosko kaj eĉ pli for de plena efektivigo.

Saad Alfarargi, la unua speciala raportanto de la UN pri la rajto de disvolvado, diris, ke ĉiuj institucioj de la UN, inkluzive de tiuj pri disvolvado, financo kaj komerco, devas meti la rajton pri disvolvado en la centron de sia laboro. En sia unua raporto al la Homrajta Konsilio, Alfarargi diris, ke de post kiam la rajto pri disvolvado estis difinita en la deklaracio de la UN antaŭ pli ol 30 jaroj, milionoj da homoj en la tuta mondo vivas kun la sekvoj de la malsukceso en ĝia efektivigo.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj okazigos urĝan kunvenon pri la freŝa misil-ĵeto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) vendrede.

La etiopia delegacio, kiu estas la prezidanto de la Sekureca Konsilio por septembro, konfirmis en avizo, ke la usona kaj japana delegacioj al la Unuiĝintaj Nacioj petas la prezidanton kunvoki urĝan konsiliĝon.

La KDPR laŭraporte ĵetis misilon, kiu flugis trans norda Hokajdo de Japanio en la pacifikan oceanon vendrede.

La Sekureca Konsilio lunde unuanime adoptis rezolucion por efektivigi sankciojn kontraŭ la KDPR pro ĝia nuklea provo en la 3a de septembro, kiu malobservis la antaŭajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

La rezolucio pri sankcioj, la tria agado de la Sekureca Konsilio pri Pjongjango en kvin semajnoj, postulas redukti la petrolan liveradon al la KDPR je almenaŭ 30% kaj malpermesi ĝian teksaĵan eksportadon je la valoro de 800 milionoj da usonaj dolaroj kaj monsendon de laboristoj de la KDPR el fremdaj landoj.

Ĵaŭde sud-korea prezidento Moon Jae-in diris, ke li ne konsentas pri lokado de taktikaj nuklearmiloj en Sud-Koreio aŭ memstara esploro de la lando super nukleaj armiloj.

Moon diris dum intervjuo kun la usona amaskomunikilo CNN, ke li ne konsentas, ke Sud-Koreio bezonas disvolvi nukleajn armilojn aŭ denove loki taktikajn nuklearmilojn. Li diris, ke nuklearmila posedo de Sud-Koreio ne helpas konservi pacon de la Korea Duoninsulo, sed kaŭzos konkurson de armado en Nordorient-Azio.

Tamen li opiniis, ke Sud-Koreio bezonas fortigi la armeon por respondi al nukleaj agadoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Monn diris, ke la nukleaj agadoj de la KDPR ne utilas al la lando mem nek al rilatoj inter la nordo kaj la sudo de la duoninsulo. La internacia komunumo kaj Sud-Koreio neniel akceptos la KDPR posedantan nuklean armilon.

La rusa Ministerio de Defendo diris ĵaŭde, ke du rusaj submarŝipoj pafis sep krozmisilojn de la tipo Kalibro al gravaj instalaĵoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio el submara pozicio en orienta Mediteraneo.

La ministerio diris en deklaro, ke la dizel-elektraj submarŝipoj Veliky Novgorod kaj Kolpino atakis kontrolpunktojn, komunikajn centrojn kaj tenejojn de armiloj kaj municioj en regionoj regataj de la Islama Ŝtato sudoriente de la urbo Deir ez-Zor en nordorienta Sirio el la distanco de 500 ĝis 670 kilometroj. La ministerio aldonis, ke ĉiuj celitaj objektivoj estis trafitaj.

Siriaj registaraj trupoj subtenataj de rusaj aerarmeaj kaj mararmeaj atakoj sukcese avancis en diversaj partoj de la lando suferanta militon, liberigante la plejparton de la teritorio el la regado de la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj grupoj.

Ĵaŭde la usona Financa Ministerio deklaris novajn sankciojn kontraŭ 4 entoj kaj 7 individuoj, kondamnante, ke ili subtenis la planon de Irano pri balista misilo kaj la interretan atakon al la usona financa sistemo.

La ministerio diris en la deklaro, ke la sankcioj estas direktitaj al 2 iranaj entoj, 2 ukrainaj entoj kaj 7 iranaj komputikistoj. Ili liveris fikzikan subtenon al la irana plano pri balista misilo, aŭ helpis al Irano transporti armilojn kaj batalantojn al Sirio aŭ lanĉis interretan atakon al la usona financa sistemo.

Laŭ la rimedoj, aktivoj de tiuj entoj kaj individuoj en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj estis malpermesitaj al negoco kun ili.

Oficialulo el la iraka departemento pri sano diris ĵaŭde, ke 84 homoj estis mortigitaj kaj 93 aliaj vunditaj en kelkaj atakoj proksime al Nasriyah, ĉefurbo de iraka suda provinco Dhi Qar.

Jasim al-Khaledi, estro de la provinca departemento pri sano, diris, ke la atakoj en la regiono Fadak en okcidenta Nasriyah jam kaŭzis morton de 84 homoj, inkluzive de kelkaj irananoj, kaj vundiĝon de 93 aliaj. Khaledi diris, ke la departemento pri sano klopodas kuraci la vunditojn.

La provinca polico malkaŝis en sia deklaro la detalojn de la atakoj. Sekurecaj personoj mortigis unu el la du atakantoj kaj la alia sin mortigis.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato jam deklaris sian respondecon pri la atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin