84 homoj mortis en atakoj en suda Irako

(GMT+08:00) 2017-09-15 11:52:13     Redaktoro:Pluveta

Oficialulo el la iraka departemento pri sano diris ĵaŭde, ke 84 homoj estis mortigitaj kaj 93 aliaj vunditaj en kelkaj atakoj proksime al Nasriyah, ĉefurbo de iraka suda provinco Dhi Qar.

Jasim al-Khaledi, estro de la provinca departemento pri sano, diris, ke la atakoj en la regiono Fadak en okcidenta Nasriyah jam kaŭzis morton de 84 homoj, inkluzive de kelkaj irananoj, kaj vundiĝon de 93 aliaj. Khaledi diris, ke la departemento pri sano klopodas kuraci la vunditojn.

La provinca polico malkaŝis en sia deklaro la detalojn de la atakoj. Sekurecaj personoj mortigis unu el la du atakantoj kaj la alia sin mortigis.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato jam deklaris sian respondecon pri la atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin