La ĉina ambasadorejo en Havano dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la ĉina registaro decidis donaci milionon da usonaj dolaroj kaj urĝe bezonatajn materialojn al Kubo trafita de la uragano Irma por helpi rekonstrui la landon.
La deklaro diris, ke la ĉina registaro tre zorgas pri la grava damaĝo de la uragano al Kubo kaj decidis liveri milionon da usonaj dolaroj kaj urĝe bezonatajn materialojn, inkluzive de tendoj, generatoroj, matracoj, litkovriloj, pumpiloj kaj lumiloj. Krome, rizo el Ĉinio estos ŝipe transportita al Kubo.
La deklaro aldonis, ke la ĉina registaro kredas, ke Kubo certe povas venki la malfacilon kaj disvolvi plu la landon sub la gvidado de la registaro kaj la komuna klopodo de la popolo.