Ĉina kargospacoŝipo apartiĝis de kosma laboratorio Tiangong-2

(GMT+08:00) 2017-09-18 14:32:36     Redaktoro:Yu

La unua kargospacoŝipo de Ĉinio, Tianzhou-1, apartigis de la kosma laboratorio Tiangong-2 dimanĉe posttagmeze je la 4a horo kaj 15 minutoj.

Je la 3a horo kaj 29 minutoj, la kargoŝipo komencis sin apartigi de la kosma laboratorio laŭ ordonoj el la tero. Post disiĝo, ĝi funkciis en orbito de ĉirkaŭ 400 kilometroj super la tero.

Tianzhou-1 plu efektivigos eksperimentojn antaŭ ol forlasi orbiton, kaj akiros sperton por konstruado kaj funkciado de kosmostacio.

Tianzhou-1 estis lanĉita en la 20a de aprilo el la provinco Hainan en suda Ĉinio, kaj ĝi finis aŭtomatan kuplon kun la orbitanta kosmolaboratorio Tiangong-2 en la 22a de aprilo.

La du spacveturiloj finis la unuan enorbitan refuelizigon en la 27a de aprilo, la duan refuelizigon en la 15a de junio kaj la lastan sabate. En la pasintaj kvin monatoj, Tianzhou-1 funkciis glate kaj plenumis diversajn taskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin