Panama prezidento: Disvolviĝo de panama-ĉinaj rilatoj utilas al komuna prospero

(GMT+08:00) 2017-09-18 15:07:39     Redaktoro:Yu

Panama prezidento Juan Carlos Varela diris, ke li ĝojas pri perspektivo de rilatoj inter Panamo kaj Ĉinio, kaj opinias, ke tio profitigos popolojn de la du landoj.

Li diris tion en intervjuo kun raportistoj dum ĉeesto al la ceremonio de senvualigo de la ŝildo de la ĉina ambsadorejo en Panamo. Panamo kiel pivoto de la ĉina komerco kun Latin-Ameriko eksportos pli da produktoj al Ĉinio kaj fortigos la komercan ligitecon kun Ĉinio per la liberkomerca zono Colon. Li aldonis, ke la disvolviĝo de duflankaj rilatoj ludas gravan rolon por la aliro de ĉinaj entreprenoj al Panamo, la kariba regiono, Centr-Ameriko kaj eĉ al la tuta Latin-Ameriko.

Varela diris, ke la du flankoj interkonsiliĝas pri pli ol 20 dokumentoj, kaj en la proksima estonteco Panamo malfermos konsulejojn en Pekino kaj Ŝanhajo kaj simpligos la formalaĵon de vizdono kaj tiel paciligos al ĉinaj turistoj, lernantoj kaj kulturaj amantoj iri al la lando por ekkoni la belan teron, kiun vizitis iliaj prauloj antaŭ 160 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin