Pakistana reganta partio gajnis parlamentan krombaloton

(GMT+08:00) 2017-09-18 20:12:56     Redaktoro:Yu

Pakistanaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke la unuaj rezultoj publikigitaj de la Pakistana Elekt-Komisiono montris, ke Kulsoom Nawaz, la edzino de eksa ĉefministro Nawaz Sharif, gajnis parlamentan sidlokon en krombaloto dimanĉe.

Nawaz, kandidato el la reganta partio Pakistana Islamana Ligo, gajnis 61 745 voĉojn, dum ŝia ĉefa rivalo Yasmeen Rashid, el la Justa Movado, akiris 47 099 voĉojn, kaj la ceteraj voĉoj estis gajnitaj de aliaj kandidatoj.

Estis pli ol 320 mil voĉdonantoj registritaj por la dimanĉa bolotado, kaj 39,42% de ili partoprenis en la balotado. La Pakistana Elekt-Komisiono publikigos la definitivan rezulton en proksima estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin