Ĉina ŝtatkonsilanto intervidiĝis kun germana altrangulo

(GMT+08:00) 2017-09-18 13:34:11     Redaktoro:Pluveta

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel.

Yang diris, ke en julio de tiu ĉi jaro ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Germanion kaj ĉeestis la Pintkunvenon de la Grupo 20. La vizito antaŭenpuŝis ampleksan kunlaboron kaj profundigis kunagon de la du landoj en internaciaj aferoj. Yang esperis, ke okaze de la 45-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la du landoj persistos en la spirito de egala traktado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro kaj senĉese firmigos la bazon de popolopinio de la du landoj. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas kunlabori kun Germanio por antaŭenigi intertraktadon pri interkonsento de komerco kaj investo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj antaŭenpuŝi la duflankan partnerecon.

Sigmar Gabriel diris, ke rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio bone disvolviĝis, kaj la germana flanko volas labori kun Ĉinio por profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, plifortigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj akceli disvolvadon de rilatoj inter la EU kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin