Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2017-09-19 13:56:47     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Nov-Jorko ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Wang diris, ke Ĉinio subtenas la gravan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel la plej aŭtoritata kaj reprezenta internacia organizo en konservado de internacia paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo. Wang aldonis, ke la reformo de la UN vekis atenton de diversaj flankoj, kaj Ĉinio subtenas la reformon kaj esperas, ke la procezo estos antaŭenpuŝita surbaze de plena aŭskultado de opinioj de la membroŝtatoj.

Lajcak diris, ke la internacia komunumo bonvenigas Ĉinion ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj kaj esperas, ke ĝi montros tutmondan gvidadon en antaŭmalhelpo de konfliktoj, solvado de tiklaj demandoj, packonserva agado, kaj efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin