Usona armeo planas aldoni pli ol 3 000 soldatojn al Afganio

(GMT+08:00) 2017-09-19 16:26:26     Redaktoro:Yu

Usona ministro pri defendo James Mattis konfirmis lunde, ke la usona armeo aldonos pli ol 3 000 soldatojn al Afganio por plialtigi la batalkapablon de la registara armeo de Afganio.

Antaŭ tio, Mattis jam subskribis ordonon pri la aldono. En gazetara konferenco, li rifuzis publikigi precizan nombron de la aldono kaj diris nur, ke la nombro kalkuliĝos al pli ol 3 000. Li aldonis, ke la plejparto de la sendotaj soldatoj estas survoje al Afganio aŭ ricevinta la ordonon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin