Usono malfermis sian unuan permanentan militbazon en Israelo

(GMT+08:00) 2017-09-20 13:39:20     Redaktoro:Shanshan

Zvika Haimovich, estro de la aerdefenda divizio de la israela defenda armeo, diris, ke Israelo kaj Usono decidis malfermi la unuan usonan permanentan militbazon en la Aerdefenda Lernejo de Israelo.

Haimovich diris en la malferma ceremonio, ke por starigi la unuan militbazon de Usono en suda Israelo, la du landoj strikte kunlaboris pli ol du jarojn. La infrastruktura konstruado en la militbazo estos baldaŭ finita, kaj de tiam usonaj soldatoj longtempe garnizonos en la bazo.

Haimovich ne menciis, ĉu usonaj soldatoj aliĝos al operaco en Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin