Tertremo mortigis pli ol cent homojn en centra Meksiko

(GMT+08:00) 2017-09-20 13:48:30     Redaktoro:Yu

Pli ol 100 homoj estis mortigitaj en 7,1-magnituda tertremo, kiu trafis centran Meksikon marde, kaj la nombro de mortintoj plej probable kreskos pro la granda skalo de la tertremo.

Matias Quiroz, sekretario de la registaro de la ŝtato Morelos, ke ĉirkaŭ 54 homoj estis mortigitaj en la ŝtato, ĉefe en la urboj Jojutla, Cuernavaca, Tetecala kaj Miacatlan.

Miguel Angel Mancera, urbestro de Meksikurbo, diris al la televido Foro, ke en la ĉefurbo, 29 konstruaĵoj disfalis kaj 30 homoj estis mortigitaj.

Tony Gali, estro de la ŝtato Puebla, diris en intervjuo kun radio, ke en tiu ŝtato almenaŭ 41 homoj mortis, kaj 15 el la viktimoj estis ĉeestantaj meson en preĝejo, kiam la konstruaĵo kolapsis.

Alfredo del Mazo, estro de Meksik-ŝtato, diris, ke tie naŭ homoj estis mortigitaj, inkluzive de pluraj neplenaĝuloj.

Laŭ la usona Geologia Esplorado, la epicentro de la 7,1-magnituda tertremo, kiu okazis je 1a horo kaj 14 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo, estis trovita je 5 kilometroj for de Raboso, en la centra meksika ŝtato Popolas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin