Ĉefo de UN akcentis nuklean danĝeron en raporto al Ĝenerala Asembleo

(GMT+08:00) 2017-09-20 14:17:30     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, marde akcentis nuklean danĝeron dum parolado al la Ĝenerala Asembleo, kiu komencis sian jaran ĝeneralan debaton.

Guterres diris, ke nuntempe la maltrankvilo de la tuta mondo pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la fino de la Malvarma Milito. Milionoj da homoj vivas sub ombro de timo ĵetita de la provokaj nukleaj kaj misilaj provoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li aldonis, ke li kondamnas tiujn provojn sendube.

En sia jara laborraporto al la Ĝenerala Asembleo, Guterres diris, ke la mondo estas ĝenata. Homoj estas doloraj kaj koleraj. Ili vidas pliiĝantan necertecon, akriĝantan malegalecon, disvastiĝantan konflikton kaj klimatŝanĝiĝon".

La Ĝenerala sekretario listigis la plej seriozajn minacojn, kiujn alfrontas la mondo, inkluzive de nuklea danĝero, terorismo, nesolvitaj konfliktoj kaj sistemaj malobservoj de internacia humanitara leĝo, kaj klimatŝanĝiĝo. Li diris, ke la uzo de nukleaj armiloj devas esti neimagebla. Eĉ la minaco de ilia uzo neniam estas pardonebla. Li aldonis, ke li vokas al la KDPR kaj ĉiuj membroŝtatoj komplete observi la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin