Ĉinio kondolencas Maksikon trafitan de forta tertremo

(GMT+08:00) 2017-09-20 19:36:01     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede, ke Ĉinio profunde funebras pri la mortintoj pro la tertremo en Meksiko kaj esprimas sinceran simpation al iliaj familioj, la meksika registaro kaj homoj trafitaj de la katastrofo.

Laŭ raportoj, la 7,1-magnituda tertremo marde trafis la centran ŝtaton Morelos. Almenaŭ 248 homoj mortis, kaj la nombro de mortintoj pliiĝos, ĉar multaj homoj restas kovritaj de la ruboj de disfalintaj konstruaĵoj.

Lu diris, ke Ĉinio rimarkis la tertremon, kiu kaŭzis gravajn perdojn al Meksiko, kaj kredas, ke la meksika popolo certe povas venki la katastrofon kaj rekonstrui sian hejmlandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin