Prezidanto Xi renkontiĝis kun singapura ĉefministro Lee

(GMT+08:00) 2017-09-20 20:21:45     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong merkrede en Pekino.

Xi diris, ke subteni altnivelan kontakton estas tradicio starigita de antaŭaj generacioj de gvidantoj de Ĉinio kaj Singapuro, kaj tio montras la proksimajn rilatojn inter la du landoj. Li diris, ke li opinias, ke la vizito de Lee profundigos la tradician amikecon inter la du flankoj kaj akcelos pli grandan disvolviĝon de duflanka kunlaboro. Li akcentis, ke plifortigi politikan reciprokan konfidon kaj cementi duflankajn rilatojn ne nur konformas al la interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo. Xi sugestis, ke ambaŭ flankoj plu komprenu, respektu kaj subtenu unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Lee diris, ke li plene konsentas kun Xi pri taksado de duflankaj rilatoj, kaj ke Singapuro sekvas la politikon de unu Ĉinio, oponas sendependiĝon de Tajvano, kaj esperas vidi stabilan kaj prosperan Ĉinion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin