Ĉina prezidanto kondolencas Meksikon trafitan de tertremo

(GMT+08:00) 2017-09-21 15:41:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia meksika paralelulo Henrique Pena Nieto pro la forta tertremo, kiu trafis centran Meksikon.

Xi esprimis grandan simpation al la meksika popolo, profundan kondolencon pro la viktimoj kaj sinceran zorgon pri parencoj de la viktimoj kaj pri tiuj vunditaj en la tertremo. Xi diris, ke li opinias, ke sub la gvidado de Pena Nieto, la meksika popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas helpi Meksikon en batalo kontraŭ la katastrofo kaj rekonstruado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin