Fokusoj de la Semajno (Sep. 22)

(GMT+08:00) 2017-09-22 10:38:55     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Meksika prezidento Enrique Pena Nieto merkrede dekretis tritagan nacian funebron pro la viktimoj de la forta tertremo, kiu mortigis pli ol 200 homojn kaj detruis konstruaĵojn marde en centra Meksiko.

La oficejo de la prezidento faris la anoncon per la socia komunikilo Twitter, dirante, ke la registaro faris la decidon por honori la pli ol 200 konatajn mortintajn viktimojn de la 7,1-magnituda tertremo.

Antaŭe, Pena Nieto deklaris tri-tagan nacian funebron por la viktimoj de la 8,2-magnituda tertremo, kiu trafis sudan Meksikon en la 7a de septembro, mortigante preskaŭ 100 homojn, ĉefe en la ŝtatoj Chiapas kaj Oaxaca.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia meksika paralelulo Enrique Pena Nieto pro la forta tertremo.

Xi esprimis grandan simpation al la meksika popolo, profundan kondolencon pro la viktimoj kaj sinceran zorgon pri parencoj de la viktimoj kaj pri tiuj vunditaj en la tertremo. Xi diris, ke li opinias, ke sub la gvidado de Pena Nieto, la meksika popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas helpi Meksikon en batalo kontraŭ la katastrofo kaj rekonstruado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong merkrede en Pekino.

Xi diris, ke subteni altnivelan kontakton estas tradicio starigita de antaŭaj generacioj de gvidantoj de Ĉinio kaj Singapuro, kaj tio montras la proksimajn rilatojn inter la du landoj. Li diris, ke li opinias, ke la vizito de Lee profundigos la tradician amikecon inter la du flankoj kaj akcelos pli grandan disvolviĝon de duflanka kunlaboro. Li akcentis, ke plifortigi politikan reciprokan konfidon kaj cementi duflankajn rilatojn ne nur konformas al la interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo. Xi sugestis, ke ambaŭ flankoj plu komprenu, respektu kaj subtenu unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Lee diris, ke li plene konsentas kun Xi pri taksado de duflankaj rilatoj, kaj ke Singapuro sekvas la politikon de unu Ĉinio, oponas sendependiĝon de Tajvano, kaj esperas vidi stabilan kaj prosperan Ĉinion.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, merkrede diris, ke politiko devas esti prioritatigita en la reformo de packonserva agado de la UN.

Parolante en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri reformo de packonserva agado de la UN, la ĝenerala sekretario diris, ke li proponas kvar-punktan iniciaton por reformi la packonservan agadon. Li diris, ke unue, ĉiuj landoj devas agnoski la superecon de politiko por ke packonserva agado estu aranĝita por subteni aktivajn diplomatiajn klopodojn, sed ne por ilin anstataŭi. Guterres diris, ke liaj proponoj por la sekretariejo de paco kaj sekureca arkitekturo serĉas plifortigi la ligon inter politikaj strategioj kaj operacoj, kaj inter paco kaj sekureco unuflanke kaj la disvolvado kaj homrajtaj kolonoj de ilia laboro aliflanke. Pri aliaj reformaj iniciatoj, Guterres diris, ke packonserva agado devas esti konvene ekipita, ĉar pli da movebleco, pli bona ekipaĵo, plibonigita trejnado kaj inform-servo povas ebligi al ili fari pli bonan laboron kaj fine kun pli malgrandaj nombroj. Li diris, ke la tria punkto de la reformo estas, ke packonserva agado devas enkorpigi valorojn de la UN. Li aldonis, ke ekde siaj plej fruaj tagoj sur la posteno kiel ĝenerala sekretario, li sendis fortajn signalojn, ke li batos seksan ekspluatadon kaj mistraktadon. Parolante pri seksa egaleco, la ĝenerala sekretario diris, ke li puŝas pli da inaj oficiroj kaj soldatoj aliĝi al la packonserva agado. Li ankaŭ emfazis la gravecon de konstruado de pli forta partnereco, dirante, ke estas grava decido la Komuna Kadro de la UN kaj la Afrika Unio por Plifortigo de Partnereco pri paco kaj sekureco, subskribita en aprilo de ĉi tiu jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin