Ĉinio subtenas reformon de packonserva agado de UN

(GMT+08:00) 2017-09-21 19:50:57     Redaktoro:Yu

Ĉinio ĵaŭde reasertis sian subtenon al la reformo de packonserva agado de la Unuiĝintaj Nacioj laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco.

Merkrede, ĝenerala sekretario de la UN, Antonia Guterres, proponis kvar-punktan iniciaton por reformi packonservan agadon.

Ĉina ministro pri eksterlanda afero Wang Yi eksplikis la starpunkton de Ĉinio en la altnivela debato de la Sekureca Konsilio pri reformo de packonserva agado. Wang diris, ke Ĉinio ĉiam estas fervora subtenanto kaj aktiva partoprenanto en packonservaj misioj de la UN, kaj ĝi subtenas, ke la UN faru racian kaj necesan reformon laŭ la ampleksa konsento de siaj membroŝtatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin