Novaĵoj  (Septembro 22)

(GMT+08:00) 2017-09-22 16:34:48     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendrede, la 22 de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Kamboĝo volas striktigi interŝanĝojn inter politikaj partioj; ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj eksplikis starpunkton de Ĉinio en debato de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ invito de la kamboĝa Popola Partio, Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato, oficiale vizitis Kamboĝon, kaj respektive renkontiĝis kun Hun Sen, prezidanto de la Popola Partio kaj ĉefministro de Kamboĝo, kaj Say Chhum, aganta ŝtatestro, vicprezidanto de la Popola Partio kaj prezidanto de la Kamboĝa Senato.

Renkontiĝante kun Hun Sen, Liu diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo havas tradician amikecon kaj ricevis rimarkindajn rezultojn el kunlaboro en diversaj kampoj de post establo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 59 jaroj, kaj la du landoj estas bonaj najbaroj, intimaj amikoj, fratoj kaj partneroj. Ĉinio volas labori kun Kamboĝo por efektivigi la gravajn komunajn konsentojn, atingitajn de prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Hun Sen, firmigi politikan interfidon, profundigi strategian kunlaboron, fortigi kunordigon en internaciaj aferoj, senĉese antaŭenpuŝi la duflankan kunlaboron, akceli konstruadon kaj disvolviĝon de respektivaj politikaj partioj, kaj profitigi la du popolojn.

Hun Sen aprezis kaj dankis Liu pro lia vizito al Kamboĝo antaŭ okazigo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li kore deziris, ke la kongreso akiros plenan sukceson. Hun diris, ke fortigi kunlaboron inter la du partioj havas gravan signifon por la rilatoj inter la du landoj. La kamboĝa Popola Partio volas klopodi kun la Komunista Partio de Ĉinio por daŭre antaŭenpuŝi la interrilatojn.

Renkontiĝante kun Say Chhum, Liu diris, ke rilatoj inter partioj estas grava parto de rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. La komunista Partio de Ĉinio volas fortigi amikan interŝanĝon kun la Popola Partio de Kamboĝo, profundigi interŝanĝon de spertoj el partia konstruado, kaj gvidi disvolvadon de duflankaj rilatoj per rimarkindaj rezultoj de la dupartia kunlaboro.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde faris prelegon en debato de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Wang diris, ke la UN faris elstaran kontribuon al la afero de la homaro pri paco kaj disvolvado, tamen ankoraŭ ne povas esti realigita la ideo, ke ĉiu ĝuas pacon, disvolviĝon kaj dignon. Wang rimarkigis, ke antaŭ du jaroj, en debato de la Ĝenerala Asembleo, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis konstrui novtipan internacian rilaton kun kungajna kunlaboro kiel la kerno kaj forĝi la komunumon de komuna fortuno de la homaro. Tio estas grava ideo konforma al la ĝenerala tendenco de la mondo, kaj ankaŭ la solvo de Ĉinio al plua disvolvado de la homaro, kiu kongruas kun la celoj de la Ĉarto de la UN kaj estas vaste komprenata kaj subtenata de la internacia komunumo. Wang aldonis, ke la homaro alfrontas senprecedencan oportunon en sia klopodo por pli granda disvolviĝo kaj prospero, kaj samtempe senprecedencan defion en realigo de longedaŭra paco kaj daŭripova disvolvado.

Merkrede kaj ĵaŭde speciala sendito de Ĉinio pri siria demando Xie Xiaoyan vizitis Rusion kaj renkontiĝis kun rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Michael Bogdanov. Ii interŝanĝis opiniojn kun specialistoj de Rusio pri Mez-Oriento. La du flankoj konsiliĝis pri disvolviĝo de la siria situacio kaj politika solvado de siria demando. Xie diris, ke Ĉinio estas partoprenanto alte atentita, konfidita kaj akceptita de ĉiuj koncernaj partioj en traktado de la siria demando. Ĉiuj partioj alte taksis la justan starpunkton de la ĉina registaro kaj esperis, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en traktado de la siria demando.

La meksika registaro diris ĵaŭde, ke la nombro de mortintoj pro la 7,1-magnituda tertremo, kiu okazis marde en centra Meksiko, kreskis ĝis 273. Duono de tiuj mortoj okazis en la ĉefurbo Meksikurbo, kie preskaŭ 40 konstruaĵoj disfalis. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la nacia departemento pri civila protekto, estis mortigitaj 137 homoj en la ĉefurbo, 73 en la ŝtato Morelos, 43 en la ŝtato Puebla, 13 en la ŝtato Meksiko, ses en la ŝtato Guerrero kaj unu en la ŝtato Oaxaca.

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke li jam subskribis administran ordonon, kiu celas grandigi sankciojn de la Departemento pri Financo kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. Laŭ la nova ordono, la Departemento pri Financo rajtas enkonduki sankciojn kontraŭ iu ajn individuo aŭ ento, kiu havas komercan kontakton kun la KDPR, aŭ financaj institucioj, kiuj helpas aŭ ebligas rilatajn negocojn.

Trump diris merkrede en Nov-Jorko, ke li jam faris decidon, ĉu Usono sin retiros el la Ampleksa Interkonsento pri la Nuklea Demando de Irano. Tamen li rifuzis publikigi detalojn de la decido. Trump faris la rimarkojn en gazetara konferenco post renkontiĝo kun palestina prezidento Mahmoud Abbas. Responde al demando, ĉu Usono sin retiros el la Ampleksa Interkonsento, Trump trifoje ripetis, ke li jam faris decidon pri tio. Li aldonis, ke li sciigos al la publiko, kio estas lia decido.

La sud-korea registaro anoncis ĵaŭde, ke Sud-Koreio decidis liveri humanitaran helpon kun la valoro de 8 milionoj da usonaj dolaroj al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pere de la Infana Fonduso kaj la Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Tiumatene sud-korea ministro pri reunuigo Cho Myoung-Gyon prezidis kunvenon de la asocio por interŝanĝoj kaj kunlaboro kun la KDPR, kaj la ĉeestantoj voĉdone adoptis la decidon post ekzamenado. La humanitara helpo konsistanta el materialoj celas bonigi la sanzorgan staton de virinoj kaj infanoj de la KDPR. La ĉeestantoj unuanime opiniis, ke humanitara helpo kaj politika faktoro devas esti distingitaj.

La Monda Organizo pri Komerco ĵaŭde altigis sian anticipon pri la kresko de la tutmonda komerco en 2017 de 2,4% ĝis 3,6% pro tio, ke la forta kresko de la ĉina ekonomio en la unua duono de la kuranta jaro stimulas la eksportadon de Azio. La organizo diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro, danke al la forta ekonomia kresko de ĉefaj komercaj potencoj, precipe Ĉinio, la tutmonda komerco kreskis 4,2% kompare kun tiu en la responda periodo de la lasta jaro.

Proparolanto de la libia mararmeo ĵaŭde diris al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, ke pli ol 100 enmigrintoj dronis, post kiam ilia ŝipo sinkis proksime al okcidenta libia marbordo.

Proparolanto Ayob Qasem diris, ke la enmigrintoj dronis proksime al la marbordo Zuwara, ĉirkaŭ 120 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Tripolo, kiam ili provis veturi al Eŭropo. Qasem diris, ke la loka marborda gardistaro sukcese savis nur sep enmigrintojn sur ligna ŝipo je 20 kilomeroj for de la marbordo. Li diris ankaŭ, ke la libia mararmeo savis pli ol 3 000 enmigrintojn el malsamaj landoj per 12 operacoj proksime al la libia marbordo en la lastaj 10 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin