Speciala sendito de Ĉinio pri siria demando vizitis Rusion

(GMT+08:00) 2017-09-22 13:29:35     Redaktoro:Shanshan

Merkrede kaj ĵaŭde speciala sendito de Ĉinio pri siria demando Xie Xiaoyan vizitis Rusion kaj renkontiĝis kun rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Michael Bogdanov. Ii interŝanĝis opiniojn kun specialistoj de Rusio pri Mez-Oriento. La du flankoj konsiliĝis pri disvolviĝo de la siria situacio kaj politika solvado de siria demando.

Xie diris, ke Ĉinio estas partoprenanto alte atentita, konfidita kaj akceptita de ĉiuj koncernaj partioj en traktado de la siria demando. Ĉiuj partioj alte taksis la justan starpunkton de la ĉina registaro kaj esperis, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en traktado de la siria demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin