Legosono kovas esperon de infanoj

(GMT+08:00) 2017-09-25 15:46:44     Redaktoro:Xiong

Kiam Wu Shiwen, la estro de la labora grupo por senigi la vilaĝon je malriĉeco, rememoris la scenon de tiu horo en kiu li venis labori en la vilaĝo Shibadong, li suspiris senhalte:

"De kiam mi venis ĉi tien, mi sentis, ke ĝi estas malsama ol aliaj vilaĝoj en kiuj mi iam estis. La vilaĝo Shibadong en ĉiuj flankoj estis postiĝinta. Ĉar vivantaj en profunda montaro, la vilaĝanoj ne havis konscion pri malfermiteco kaj sekve estis konservativaj. Ili vivtenis sin ĉefe per kulturado de kampoj ofte ne sufiĉaj."

En la "Pintforumo pri Mizeroredukto kaj Evoluigo por 2015" la ĝenerala sekretario Xi Jinping montris: "Koncerne la eliminon de malriĉeco, antaŭ ĉio necesas klerigo de homoj; la grava tasko de helpado kaj ekspluatado al malriĉaj regionoj estas lasi al la infanoj en tiuj regionoj akcepti bonan edukadon kaj interrompi la vojon sur kiu malriĉeco komunikiĝas inter generacioj." El tio oni vidas, ke elimino de malriĉeco per edukado estas kvintesenco de la preciza helpado al malriĉaj regionoj, kaj ankaŭ la garantio je penso kaj kompetentuloj por iri al riĉeco.

Tial la vilaĝo Shibadong ŝanĝiĝis. Ankaŭ ĝia elementa lernejo. Kun la politiko de la Partio kaj la registaro pri preciza elimino de malriĉeco, la ekonomia ŝarĝo de la lernantoj malpeziĝis; la vilaĝaj instruistoj estis pli multe salajrataj; la vilaĝanoj havis novan penson, novan vivon, kaj ilia enspezo altiĝis, kaj pro tio ili donas pli da atento al edukado kaj kulturado de siaj infanoj.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin