Marde inaŭguriĝis la Ekspozicio pri Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando en la ĉina antikva urbeto Taierzhuang de la urbo Zaozhuang, Shandong-provinco. La ekspozicio ankaŭ celas memori la 100an mortdatrevenon de L. L. Zamenhof. La ĉeftemo de la ekspozicio estas Disvastigi Esperon kaj firmigi Pacon kaj Amikecon. La ekspozicio estas organizita de la kultura departemento de pollanda ambasadorejo en Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo. El Popola Ĉinio, Zaozhuang Universitato, Turisma Grupo de Taierzhuang-urbeto kaj multaj aliaj organizoj grande subtenis la aktivadon.
Al la inaŭguro de la ekspozicio ĉeestis Chen Haosu, eksa prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo Fang Zhenghui, Magdalena Czechonska, direktoro de kultura departemento de pollanda ambasadorejo en Ĉinio.
Varsovio, kie Zamenhofo vivis longtempe, kaj la ĉina urbeto Taierzhuang havis similan suferon en la Dua Mondmilito kaj estis rekonstruitaj post la milito. De la lastaj jaroj la du urboj fariĝis ĝemelaj urboj. Ĉi-foja ekspozicio celas profundigi interkomprenon kaj amikecon inter la du popoloj de Ĉinio kaj Pollando kaj akceli la pacajn aferojn de la homaro.
La ekspozicio daŭros 1 monaton.