Novaĵoj (Septembro 27)

(GMT+08:00) 2017-09-27 17:08:08     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 27 de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Usono plifortigas duflankajn rilatojn per kulturaj interŝanĝoj; la iraka registaro minacas malpermesi internaciajn flugojn al aŭ el la kurda regiono. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong ĉeestis la Ĉina-Usonan Kulturan Forumon marde en la Metropola Muzeo de Arto en Nov-Jorko.

Liu diris en sia parolado, ke sana kaj stabila disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando, ne nur konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ helpas akceli la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. En la nova situacio, la du flankoj devas doni plenan ludon al la unika rolo de kulturaj interŝanĝoj kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Liu aldonis, ke kultura kampo delonge estas grava punkto de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono. Nun "kundivida ekonomio" estas varme diskutata termino, dum la valoro de kulturo ĝuste kuŝas en divido, tio estas, ke homoj el malsamaj landoj dividu la belecon de siaj kulturoj kaj spertu la ĉarmon de kultura diverseco. Ŝi esprimis la esperon, ke la du landoj kune okazigos diversajn kulturajn forumojn, akcelos dialogon inter kulturaj institucioj, malfermos pli da kanaloj por kulturaj interŝanĝoj kaj starigos pli da pontoj inter la du popoloj.

Ĉina ambasadoro al Venezuelo marde donacis pli ol 385 librojn de famaj ĉinaj aŭtoroj al la Nacia Biblioteko de Venezuelo, por plifortigi kulturan kunlaboron inter la du landoj.

Inter la 35 titoloj estas la laŭdata libro de ĉina prezidanto Xi Jinping, "La Regado de Ĉinio", kaj "Shifu, Vi Faros Ĉion por Ridado" de Nobel-premiita aŭtoro Mo Yan.

La literatura interŝanĝo celas altigi la duflankajn rilatojn al nova nivelo markita per pli granda intereso pri la kulturo kaj civilizacio de Ĉinio, precipe inter la venezuelaj junuloj.

Ĉina amabasadoro al Venezuelo Zhao Bentang diris, ke kultura interŝanĝo estas fundamenta formo de divido, kiu dum la pasinta jardeko helpis fortigi ampleksan kunlaboron inter la du landoj.

La aliaj titoloj tuŝas diversajn demandojn, de politiko al ekonomio kaj kulturo, invitante legantojn pli multe koni diversajn aspektojn de la ĉina socio, inkluzive de registara sistemo kaj reformoj de la lando.

La iraka registaro marde avertis, ke la kurda aŭtonoma regiono devas transdoni la administradon de internacia aerodomo en la regiono al la centra registaro en tri tagoj, alie la centra registaro malpermesos ĉiujn internaciajn flugojn al aŭ el la regiono.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi prezidis kunvenon de la kabineto por diskuti la referendumon de la kurda regiono pri sendependeco. Abadi diris poste en gazetara konferenco, ke la gvidantaro de la kurda regiono decidis okazigi la referendumon malgraŭ la opono el diversaj partioj, kio kaŭzos damaĝon al la regiono. Li akcentis, ke la centra registaro neniel okazigos intertraktadon pri la referendumo kun la kurda regiono.

Abadi diris, ke la kabineto decidis, ke se la kurda regiono ne transdonos la administradon de internacia aerodromo en la regiono al la centra registaro en tri tagoj, ĉiuj internaciaj flugoj al aŭ el la regiono estos malpermesitaj. Li ankaŭ postulis, ke la kurda regiono submetu ĉiujn terajn landlimajn trapasejojn al la kontrolo de la centra registaro.

La usona Ministerio de Financo marde anoncis sankciojn kontraŭ ok bankoj kaj 26 individuoj ligitaj kun financaj retoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) responde al la daŭra disvolvado de amasdetruaj armiloj.

Deklaro publikigita de la Ministerio de Financo diris, ke la individuoj enigitaj en la liston de sankcioj estas civitanoj de la KDPR en iuj fremdaj landoj, kiuj agas kiel reprezentantoj de bankoj de la KDPR. Laŭ la rimedoj, ĉiuj proprietaĵoj aŭ interesoj de tiuj personoj en Usono estos frostigitaj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke ili celas nord-koreajn bankojn kaj financajn servoliverantojn agantajn kiel reprezentantoj de nord-koreaj bankoj en la tuta mondo. Mnuchin aldonis, ke ĉi tio antaŭenigis plu la usonan strategion por plene izoli la KDPR kaj atingi pli ampleksajn celojn de paca kaj sennukleigita Korea Duoninsulo. Ĉi tiu ago ankaŭ estas konsekvenca kun rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

La ministerio diris, ke tiuj sankcioj estas prenitaj por kompletigi la rezolucion adoptitan de la Sekureca Konsilio de la UN en la 11a de septembro. La rezolucio enkondukis novajn sankciojn kontraŭ la KDPR pro ĝia nuklea provo en la 3a de septembro.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde faris paroladon okaze de la Internacia Tago por Plena Elimino de Nukleaj Armiloj, alvokante, ke ĉiuj landoj kune klopodu por plene elimini tiujn amasdetruajn armilojn.

Guterres diris, ke lastatempe homoj forte sentis la minacon de nukleaj armiloj. La Korea Demokratia Popola Respubliko kondukis serion da provokaj nukleaj provoj kaj misil-pafoj, kio plialtigis la streĉecon kaj evidentigis la riskon de disvastigo de nukleaj armiloj. Li akcentis, ke ĉi-jare la kunveno okaze de la internacia tago estas multe pli grava ol iam ajn antaŭe.

Marde en altnivela kunveno la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio venis en akordon pri apliko de efektivaj rimedoj por traktado de la demando de manĝaĵa sekureco.

Laŭ deklaro publikigita de la Eŭropa Komisiono, ke la kunveno estis okazigita por reagi al la okazaĵo de poluitaj ovoj en Eŭropo, la Eŭropa Komisiono kaj ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio akordiĝis pri 19 rimedoj.

Tiuj 19 rimedoj celas plifortigi komunikadon inter la membroŝtatoj por ke ili povu senprokraste raporti rilatajn informojn al la antaŭaverta sistemo, por komune trakti krizon sub la kunordigo de la Eŭropa Komisiono. La rimedoj substrekas la gravecon de kunordigo inter la komisiono kaj la membroŝtatoj.

Hinda ministro pri defendo sinjorino Nirmala Sitharaman renkontiĝis kun vizitanta usona ministro pri defendo James Mattis marde en Nov-Delhio. Ili ambaŭ opiniis, ke la partnereco de defendo inter la du landoj eniras la novan periodon.

Sitharaman diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke ili okazigis ampleksan intertraktadon pri fortigo de duflanka kunlaboro en defendo kaj diskutis pri situacio en la regiono kaj pliiĝanta translandlima terorisma minaco. La du flankoj konsentis subteni kunordigon kaj kunlaboron pri la demando de Afganio.

Mattis aprezis la kontribuon de Hindio al la stabileco de Afganio kaj diris, ke Usono klopodos kune kun Hindio por forigi terorisman minacon.

La du ministroj diris ankaŭ, ke dum la renkontiĝo ili diskutis ankaŭ pri la venonta kunlaboro en armila komerco kaj milita teknologio.

Mattis atingis Nov-Delhion marde por du-taga vizito al Hindio kiel la unua membro el la kabineto de prezidento Donald Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin