Novaĵoj (Septembro 28)

(GMT+08:00) 2017-09-28 17:31:56     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 28a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio intensigos financan subtenon al siaj etaj kaj tre malgrandaj firmaoj; Rusio detruis ĉiujn siajn kemiajn armilojn. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio pli forte subtenos siajn etajn kaj tre malgrandajn entreprenojn per pli multaj financaj rimedoj por pliigi la viglecon de ekonomio, laŭ decido farita en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede.

Por fortigi politikan subtenon kaj instigi financajn instituciojn intensigi servojn, kredit-plafono de sendevigo de aldonvalora imposto por interezo derivita el bankaj pruntoj al etaj kaj tre malgrandaj entreprenoj, terkulturistoj kaj memdungitoj estos grandigita de 100 mil juanoj ĝis miliono da juanoj inter la 1a de decembro de 2017 ĝis la 31a de decembro de 2019.

La sendevigo de stampimposto por prunteprenaj kontraktoj de etaj kaj tre malgrandaj entreprenoj kaj la sendevigo de aldonvalora imposto por tiuj kun monata vendsumo de malpli ol 30 000 juanoj estos pluvalidigitaj ĝis 2020.

La 36a Sesio de la Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj okazigis ĝeneralan debaton marde en Ĝenevo. Reprezentantoj esprimis zorgon pri multiĝo de agoj de rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilata netoleremo.

La ĉina reprezentanto diris, ke la Deklaracio kaj Agadprogramo de Durbano estis la majloŝtona dokumento de la internacia komunumo por bati rasismon, rasan diskriminacion, ksenofobion kaj rilatan netoleremon. Li rimarkigis, ke en iuj landoj, rasismo ankoraŭ estas tre serioza kun leviĝo de novaj fortoj de Nazio. Iuj amaskomunikiloj disvastigis parolojn de malamo, akrigante malakordon inter etnaj grupoj. Rifuĝintoj kaj enmigrintoj estas marĝenigitaj en la socia vivo, kaj ofte okazis perforto de polico kontraŭ etnaj minoritatoj.

La reprezentantoj urĝis observi kaj efektivigi la Deklaracion kaj Agadprogramon de Durbano, emfazante, ke tio helpas antaŭmalhelpi la minacon kaŭzitan de rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilata netoleremo.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede ordonis per videoligo al la fabriko en la respubliko Udmurt detrui la lastan grupon da stokitaj kemiaj armiloj. Ĝis nun Rusio jam detruis ĉiujn siajn kemiajn armilojn.

Laŭ la retejo de rusa prezidento, Putin diris post la detruado de kemiaj armiloj, ke ekde la periodo de Sovetio, Rusio posedis grandan kvanton da kemiaj armiloj, kaj ekspertoj diris, ke tiuj kemiaj armiloj estas sufiĉaj por kelkfoje ruinigi la tutajn estaĵojn en la terglobo. Li aldonis, ke Rusio jam detruis ĉiujn siajn kemiajn armilojn, kaj tiel ĝi finis la plej gravan taskon difinitan en la Traktato pri Malpermeso de Kemiaj Armilo, kio havas gravan signifon por akceli disvolviĝon de la mondo en pli sekura kaj pli ekvilibra direkto.

Usona ministro pri denfendo James Mattis kaj ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg subite vizitis Afganion merkrede. Tio estis la unua vizito de usona ministro pri denfendo, de post kiam usona prezidento Donald Trump publikigis novan strategion pri Afganio en aŭgusto.

Mattis kaj Stoltenberg inspektis stabejon de la koalicia armeo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Poste ili okazigis intertraktadon kun afgana prezidento Ashraf Ghani. Mattis diris poste en komuna gazetara konferenco, ke estas ankoraŭ necerte, kiom da soldatoj Usono aldonos al Afganio, tamen Usono donos pli da profitoj al la afganaj sekurectrupoj.

Stoltenberg diris, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo bonvenigas la novan strategion de Usono pri Afganio kaj urĝas la grupon Talibano reveni al la tablo de intertraktado. Li anoncis, ke la organizo ĉiujare liveros miliardon da usonaj dolaroj da monhelpo al la afgana armeo ĝis la jaro 2020 por helpi al ili bati internacian terorismon.

Ghani aludis sian esperon, ke ankaŭ la Nord-Atlantika Traktat-Organizo aldonos soldatojn al Afganio same kiel Usono kaj pozitive respondos al la nova strategio de Usono.

Chen Yuan, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, promesis, ke Ĉinio volas disvolvi rilatojn kun Angolo, kiu marde ekhavis sian novan prezidenton.

Chen transdonis la gratulojn kaj dezirojn de Xi al angola prezidento Joao Lourenco dum sia ĉeesto al la ceremonio de enoficiĝo de Lourenco kaj renkontiĝis kun la nova prezidento marde.

Chen, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la ĉina prezidanto alte taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj Angolo. Li diris, ke depost la starigo de strategia partnereco en 2010, Ĉinio kaj Angolo profundigis politikan reciprokan konfidon, kaj la fruktodona kunlaboro profitigis popolojn de la du landoj.

La speciala sendito aldonis, ke Ĉinio volas dividi spertojn de regado kun Angolo kaj antaŭenigi la strategian partnerecon per duflankaj amikaj interŝanĝoj kaj pragmata kunlaboro en la estonteco.

Iranaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke tiutage ĉefstabestro de la irana armeo Mohammad Hossein Bagheri renkontiĝis kun delegacio de la iraka registara armeo. La du flankoj konsentis intensigi militan kunlaboron por kune reagi al la referendumo de la kurda aŭtonoma regiono en Irako.

La iraka delegacio atingis Tehranon tiutage por vizito. Bagheri diris dum la renkontiĝo, ke lia lando subtenas Irakon en ĝia klopodo por renormaligo. Li emfazis, ke Irano agnoskas nur integran Irakon, kaj ajna ŝanĝiĝo de la geopolitika teritorio de Irako neniel estas akceptebla.

La du flankoj diskutis ankaŭ pri batalo kontraŭ terorismo. Bagheri gratulis Irakon pro la lastatempa venko en la kontraŭterorisma kampanjo.

Lokaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke la Partio de Kurda Demokratia Unio de Sirio diris, ke la siriaj kurdoj oponas apartiĝon el Sirio.

Estro de la Partio de Kurda Demokratia Unio Salin Muslim diris, ke la siriaj kurdoj klare scias ekde la komenco, ke ili strategie kaj ideologie oponas apartiĝon. Li ankaŭ aprezis la lastatempajn rimarkojn de siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid al-Moallem, kiu diris, ke la centra registaro volas okazigi intertratadon kun la kurdoj pri federacia kurda sistemo en norda Sirio. En intervjuo kun rusa televido lunde, al-Moallem diris, ke la kurdaj sirianoj deziras havi ian aŭtonomecon ene de la siria landlimo, kaj tio estas diskutebla.

Muslim diris, ke la rimarkoj de al-Moallem estas pozitivaj. Lia partio havas projekton pri demokratia federacia sistemo, kaj li pretas diskuti kun la registaro. Li aldonis, ke la projekto estas ne nur kurda, sed ankaŭ por la tuta Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin