Qianhai---plej bela pentraĵo sur blanka papero

(GMT+08:00) 2017-09-29 11:05:25     Redaktoro:Selena

De la lastaj jaroj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno, gvidas la popolon de ĉiuj etnaj grupoj antaŭenpuŝi kaj profundigi ampleksan reformadon kaj kreas la novan staton de la ŝtato. Lastatempe raportistoj de Ĉina Radio Internacia revizitis regionojn, kie ĝenerala sekretario Xi Jinping faris surlokan esploradon, por raporti tieajn novajn ŝanĝiĝojn. Hodiaŭ ni disaŭdigos raporton titolitan Qianhai de Shenzhen --- Plej Bela Pentraĵo sur la Blanka Papero.

En decembro de 2012, Xi Jinping faris esploradon en la urbo Shenzhen, kiu estas la unua loko de lia vizito, ekster Pekino, post elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Post 30jara disvolvado, reformado kaj malfermo de Shenzhen eniras en la profundan zonon. Oni komencis konsideri, kio povu esti la nova motoro de ĝia disvolviĝo? Qianhai kun nur 15 kvadrataj kilometroj fariĝis ĝia nova espero. Rememorante la viziton, Zheng Hongjie, vicestro de Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado de Shenzhen, tiama estro de administra buroo de Qianhai konigis:

"Ĝenerala sekretario esperis, ke ĉi tie okazos grandaj ŝanĝoj. Li diris al ni, ke necesas labori kun granda zorgo por bona disvolviĝo. Li ankaŭ instigis nin porti la pezan taskon kuraĝe."

Kiel platformo de la novraŭnda reformado kaj pordmalfermo de la ŝtato, Qianhai prenas sur sin tri strategiojn: kunlaboro inter Shenzhen kaj Hongkongo, liberkomerca regiono kaj la "zono kaj vojo". Zheng Hongjie diris, ke estas tre grave projekti la sistemon, kiel fari reformadon kaj malfermon kun alta nivelo estas granda defio por Qianhai.

Post kvin jaroj sur la ebena tero de Qianhai stariĝis la nova regiono. En la regiono merkataj fortoj ludis grandan rolon, negoca centro de akcioj establiĝis, translanda prunto de renminbi rompis la glacion, la unua unio por arbitracio de liberkomerca regiono en la lando fondiĝis…Qianhai realigis trarompojn en novigo de sistemo, kunlaboro inter Shenzhen kaj Hongkongo, kunigado de industrioj kaj urba konstruado.

Tian Fu, estro de administra buroo de la liberkomerca regiono Shekou en Qianhai konigis:

"284 rimedoj estis adoptitaj en la liberkomerca regiono de Qianhai, inkulzive de investa kaj komerca faciligaj rimedoj, financa novigo, leĝsistemo kaj aliaj, cetere tiuj rimedoj estis kopiitaj kaj uzataj en aliaj regionoj."

Laŭ donitaĵo ĝis la fino de 2016, 42 miloj da entreprenoj funkcias en Qianhai, kaj la nombro kalkuliĝis al nur 299 en 2012; la totala sumo de efektive utiligita ekstera kapitalo kalkuliĝis al 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj, tiu ĉi cifero estas 230oble pli granda ol tiu en 2012.

Se oni diras, ke antaŭ 30 jaroj la spirito de Shekou estas standardo de la reformado kaj malfermo de Shenzhen, kaj nun la spirito de Qianhai estas simbolo de la novraŭnda reformado kaj malfermo de Shenzhen, eĉ de la tuta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin