La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio baldaŭ okazos

(GMT+08:00) 2017-09-29 11:16:56     Redaktoro:Xiong

La 31an de aŭgusto la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kunvokis kunvenon, por esplori la preparan laboron pri la 7a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj pri la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La kunvenon prezidis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

La kunveno decidis, ke la 7a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazu la 11an de oktobro 2017 en Pekino. La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio proponis al la 7a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazu la 18an de oktobro 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin