Estis elektitaj ĉiuj reprezentantoj por la 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-09-29 19:54:40     Redaktoro:Xiong

Laŭ la unueca aranĝo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la elektado de reprezentantoj por la 19a Nacia Kongreso de KPĈ jam glate plenumiĝis. La tutlandaj unuoj ĉiu okazigis al si partian kongreson aŭ partian kunvenon de reprezentantoj, kaj post tio, elektiĝis 2 287 reprezentantoj kiuj partoprenos en la 19a Nacia Kongreso de KPĈ.

Raportisto informiĝis el koncerna departemento, ke la 19a Nacia Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio komencos sian gazetaran servon en la 11a de oktobro.

La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio varme bonvenigas ĉinajn raportistojn el la ĉeftero, Honkongo, Makao, Tajvano kaj raportistojn el fremdaj landoj, kaj la gazetara centro helpos al tiuj raportistoj pri ilia registriĝo kaj raporto.

Telefonnumero por akcepto de enlandaj raportistoj: 68521200 68521300
Telefonnumero por akcepto de raportistoj el Honkongo, Makao, Tajvano: 68520200 68520300
Telefonnumero por akcepto de alilandaj raportistoj: 68576100 68576200 68576300

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin