Fokusoj de la Semajno (Sep. 29)

(GMT+08:00) 2017-09-29 11:31:51     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La usona Ministerio de Financo marde anoncis sankciojn kontraŭ ok bankoj kaj 26 individuoj ligitaj kun financaj retoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) responde al la daŭra disvolvado de amasdetruaj armiloj.

Deklaro publikigita de la Ministerio de Financo diris, ke la individuoj enigitaj en la liston de sankcioj estas civitanoj de la KDPR en iuj fremdaj landoj, kiuj agas kiel reprezentantoj de bankoj de la KDPR. Laŭ la rimedoj, ĉiuj proprietaĵoj aŭ interesoj de tiuj personoj en Usono estos frostigitaj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke ili celas nord-koreajn bankojn kaj financajn servoliverantojn agantajn kiel reprezentantoj de nord-koreaj bankoj en la tuta mondo. Mnuchin aldonis, ke ĉi tio antaŭenigis plu la usonan strategion por plene izoli la KDPR kaj atingi pli ampleksajn celojn de paca kaj sennukleigita Korea Duoninsulo. Ĉi tiu ago ankaŭ estas konsekvenca kun rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

La ministerio diris, ke tiuj sankcioj estas prenitaj por kompletigi la rezolucion adoptitan de la Sekureca Konsilio de la UN en la 11a de septembro. La rezolucio enkondukis novajn sankciojn kontraŭ la KDPR pro ĝia nuklea provo en la 3a de septembro.

La ĝenerala debato de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj lunde fermiĝis meze de militminaco inter Vaŝingtono kaj Pjongjango.

Post kiam ĉiuj 196 reprezentantoj parolis sur la marmora podio de la Ĝenerala Asembleo, Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, deklaris la finon de la ĝenerala debato je ĉirkaŭ la 1a horo posttagmeze.

La plej varme diskutata temo en la ĝenerala debato de ĉi tiu jaro estas la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Usona prezidento Donald Trump avertis en sia parolado, ke la gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Kim Jong Un, plenumas sinmortigan mision. Li diris, ke Usono havas grandan forton kaj paciencon, sed se ĝi devigite defendos sin aŭ siajn aliancanojn, ĝi ne havos elekton, sed komplete detruos la KDPR. Trump aldonis, ke Usono pretas, volas kaj kapablas, sed ĝi esperas, ke ĉi tio ne estos necesa.

Sabate en parolado al la Ĝenerala Asembleo, ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR, Ri Yong-ho, rebatis la usonan prezidenton, dirante, ke Trump estas mense freneza. Li minacis ataki la tutan usonan kontinenton per raketoj.

La iraka registaro marde avertis, ke la kurda aŭtonoma regiono devas transdoni la administradon de internacia aerodromo en la regiono al la centra registaro en tri tagoj, alie la centra registaro malpermesos ĉiujn internaciajn flugojn al aŭ el la regiono. Iraka ĉefministro Haider al-Abadi prezidis kunvenon de la kabineto por diskuti la referendumon de la kurda regiono pri sendependeco. Abadi diris poste en gazetara konferenco, ke la gvidantaro de la kurda regiono decidis okazigi la referendumon malgraŭ la opono el diversaj partioj, kio kaŭzos damaĝon al la regiono. Li akcentis, ke la centra registaro neniel okazigos intertraktadon pri la referendumo kun la kurda regiono.

Abadi diris, ke la kabineto decidis, ke se la kurda regiono ne transdonos la administradon de internacia aerodromo en la regiono al la centra registaro en tri tagoj, ĉiuj internaciaj flugoj al aŭ el la regiono estos malpermesitaj. Li ankaŭ postulis, ke la kurda regiono submetu ĉiujn terajn landlimajn trapasejojn al la kontrolo de la centra registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin